La Modela Milionulo - Noto de Admiro

verkis Oscar Wilde
originala titolo: The Model Millionaire
tradukis Detlef KARTHAUS

Krom se oni estas riĉa ne taŭgas esti ĉarmulo. Amaferoj estas la privilegio de riĉuloj, ne la profesio de senlaboruloj. Malriĉuloj devus esti praktikaj kaj malpoeziaj. Pli bonas havi regulajn enspezojn ol esti fascina. Tiuj estas la grandaj veroj de moderna vivo, kiujn Hugĉo Erskin neniam ekkomprenis. Kompatinda Hugĉo! Intelekte, ni devas agnoski, li ne tiom gravis. Li neniam diris ion lerte-brilan aŭ malbon-humoran en sia tuta vivo. Sed aliflanke li estis ege bel-aspekta, kun sia krispa, bruna hararo, sia ĉizelita profilo, kaj siaj grizaj okuloj. Li estis tiom populara kun viroj, kiom kun virinoj, kaj li havis ĉiujn talentojn krom tiu de gajni monon. De lia patro li heredis kavalerian glavon kaj la Historion de la Duoninsula Milito en dek kvin volumoj. Hugĉo pendigis la unuan super la spegulo, kaj metis la alian inter la sport- kaj ĉeval-gazetoj Ruff’s Guide kaj Baily’s Magazine, kaj li vivis per du cent pundoj jare, kiun maljuna onklino spezis al li. Li jam provis ĉion. Li estis je la borso dum ses monatoj; kompreneble li kapturniĝis inter haŭsieroj kaj basieroj! Dum iomete pli da tempo li komercis kun teo, sed baldaŭ laciĝis de fermentitaj kaj nefermentitaj teoj. Poste li provis vendi nedolĉan ŝereon. Tio ne kontentigis; la ŝereo estis iomete tro nedolĉa. Rezultis ke li fariĝis nenio. Li restis plaĉa, nekapabla viro kun perfekta profilo kaj sen profesio.

Des pli malbone, li estis amanto. La knabino, kiun li amis estis Laŭra Merton, filino de emeritiĝinta kolonelo, kiu ĵus estis perdinta sian bonhumoron kaj bonan digeston en Hindujo kaj neniam retrovis nek la unuan, nek la alian. Laŭra adoris paĉjon, kaj li pretis kisi ŝiajn ŝulacojn. Hugĉo kaj Laŭra estis la plej bela paro en Londono, sed ne posedis unu pencon kune. La kolonelo tre ŝatis Hugĉon, sed ne estis alparolebla pri eventuala fianĉiĝo. “Venu al mi, mia knabo, kiam vi havos dek mil pundojn de via propra mono kaj ni priparolos la aferon,” li ĉiam diris; kaj Hugĉo aspektis tre malgaja en tiu epoko, kaj devis iri al Laŭra por konsolo.
Iun matenon, kiam li estis laŭvoje al Holland Park, kie loĝis la familio Merton, li haltis por viziteti grandan amikon sian, Alano Trevoro. Trevoro estis pentristo. Certe, malmulte da homoj, nuntempe, ne estas pentristoj. Sed li ankaŭ estis artisto, kaj artistoj estas sufiĉe raraj. Miaopinie li estis kruda strangulo, kun lentuga vizaĝo kaj ruĝa taŭzita barbo. Tamen, kiam li miris laŭlonge de la peniko, li estis vera majstro, kaj liaj pentraĵoj estis avide postulataj. Li estis tre alogita de Hugĉo unue, oni devas agnoski, tute pro lia persona ĉarmo. “Pentristo,” li diradis, “devas koni nur homojn malsaĝajn kaj belajn; tiel estas plezuro rigardi ilin, kaj intelekta ripozo paroli kun ili. Viroj, kiuj estas dandoj, kaj virinoj kiuj estas ĉarmulinoj regas la mondon, almenaŭ ili devus regi ĝin.” Tamen, ekkoninte Hugĉon pli bone, li preskaŭ ŝatis lin egale pro lia lerta, entuziasma spirito, kaj lia malavida, sendisciplina naturo, kaj donis al li daŭran aliron al sia studio.

Enirinte, Hugĉo trovis Trevoron, metante la lastajn peniko-tuŝojn al mirinda naturgranda pentraĵo de almozulo. La almozulo mem staris sur altigita tabulo en angulo de la studio. Li estis velka viro maljuna, kun vizaĝo de sulkigita pergameno, kaj kompat-elvoka esprimo. Super liaj ŝultroj estis deĵetita bruna mantelo, ĉifona kaj deŝirita; sur liaj dikaj botoj videblis la flikaĵoj, kaj kun unu mano li apogis sin sur kruda bastono, dum kun la alia mano li eltenis sian eluzitan ĉapelon almozpete.

“Kia miriga modelo!” flustris Hugĉo, dum li manprem-salutis lian amikon.

“Miriga modelo?” kriis Trevoro plej laŭte; “Mi certe kunsentas! Tian almozulon, oni ne trovas ĉiutage.

Estas feliĉa trovaĵo, mia amiko; estas vivanta Velasquez! Ho ĉielo! kian skizon Rembrandt estus farinta de li!”

“La kompatindulo!” diris Hugĉo, “kiom mizera li aspektas! Sed mi supozas, ke por vi pentristoj, lia vizaĝo estas grandvaloraĵo?”

“Certe”, respondis Trevoro, “vi ja ne volas ke almozulo aspektu feliĉa, ĉu?”

“Kiom modelo gajnas por modeli?” Hugĉo demandis, eksidante sur komfortan sidlokon sur divano.

“Unu ŝilingon hore.”

“Kaj kiom vi ricevos por la bildo, Alano?”

“Ho, por ĉi tiu mi ricevos du mil!”

“Pundoj?”

“Gineoj. Pentristoj, poetoj, kaj kuracistoj ĉiam ricevas gineojn.”

“Nu, mi opinias ke modelo devus ricevi procenton,” kriis Hugĉo, ridante; “li laboras tiom forte kiel vi.”

“Sensencaĵo, sensencaĵo! Pripensu la ĝenon nur de apliki la farbojn, kaj stari tutan tagon antaŭ sia stablo! Estas facile por vi paroli Hugĉo, sed mi certigas al vi ke estas momentoj en kiuj la arto preskaŭ atingas la dignon de manlaboro. Sed vi ne devas babili; Mi estas tre okupata. Fumu cigaredon kaj silentu.”
Iom da tempo poste, servisto eniris, kaj diris al Trevoro ke kadristo volis paroli kun li.

“Ne forkuru, Hugĉo,” li diris elirante, “mi tuj revenos.”

La olda almozulo profitis de la foresto de Trevoro por ripozi dum momento, sur ligna benko malantaŭ li. Li aspektis tiom abandonata kaj mizera ke Huĝco ne povis malhelpi kompati lin, kaj palpis siajn poŝojn por vidi kian monon li havis. Li trovis nur pundan ormoneron kaj kelkajn kupro-monerojn. “La kompatindulo,” li pensis por si mem, “li bezonas ĝin pli ol mi, sed tio signifas ke mi ne kaleŝos dum duonmonato”; kaj li transiris la studion kaj glitigis la ormoneron en la manon de la almozulo.

“Dankon sinjoro,” li diris, “dankon.”

Tiam Trevoro alvenis kaj Hugĉo adiaŭis, ruĝiĝinte iomete pro tio, kion li estis farinta. Li pasis la tagon kun Laŭra, kiu ĉarme skoldis lin pro lia ekstravaganco, kaj devis hejmeniri piede.

Tiu vespere li promene eniris la Paletran Klubon ĉirkaŭ la dek unua, kaj trovis Trevoron sidante sola en la fumantejo trinkante germanajn blankvinon kaj mineralakvon.

“Nu, Alano, ĉu vi sukcesis fini la pentraĵon?” li diris, dum li ekbruligis cigaredon.

“Finpentrita kaj kadrita, mia knabo!” respondis Trevoro, “kaj parenteze vi faris konkeraĵon. Tiu maljuna modelo, kiun vi vidis ege ŝatas vin. Mi devis rakonti pri vi --kiu vi estas, kie vi loĝas, kiom vi enspezas, kian estontecon vi havos—”

“Mia kara Alano,” kriis Hugĉo, “li verŝajne atendos min kiam mi iros hejmen. Sed certe vi nur ŝercas. Kompatinda mizerulo! Se mi nur povus fari ion por li. Estas terure, mi kredas, ke iu ajn devas esti tiom mizera. Mi havas amason da uzitaj vestaĵoj hejme – ĉu vi pensas ke li ŝatus havi iuj de ili? Nu, liaj ĉifonoj estis disfalantaj.”

“Sed li aspektis belege en ili,” diris Trevoro. “Mi nenial pentrus lin en neformala kompleto. Ĉifonoj por vi estas romantikismo por mi. Kio ŝajnas povra al vi, ŝajnas pitoreska al mi. Tamen, mi sciigos lin pri via oferto.”

“Alano,” diris Hugĉo serioze, “vi pentristoj estas senkoruloj.”

“La koro de artisto estas en lia kapo,” respondis Trevoro, “kaj krome, nia afero estas bildigi la mondon laŭ nia vido, ne reformi ĝin laŭ nia kono. Ĉiu havas sian funkcion. Nu rakontu al mi kiel fartas Laŭra. La maljuna modelo tre interesiĝis pri ŝi.”

“Ne diru al mi, ke vi parolis al li pri ŝi? diris Hugĉo.

“Certe mi parolis. Li scias ĉion pri la necedema kolonelo, la aminda Laŭra, kaj la dek mil pundoj.”

“Vi parolis al tiu olda almozulo pri ĉiuj miaj privataj aferoj?” kriis Hugĉo, ruĝe kaj kolere.

“Mia kara knabo,” diris Trevoro ridetante, “tiu olda almozulo, kiel vi diras, estas unu de la plej riĉaj homoj en Eŭropo. Li povus aĉeti tutan Londonon morgaŭ sen depreni tro multe de lia konto. Li posedas domon en ĉiu ĉefurbo, manĝas de or-randitaj teleroj, kaj povas malebligi ke Ruslando militos, se plaĉas al li.”

“Kion diable vi volas diri?” kriis Hugĉo.

“Ekzakte kion mi diras,” respondis Trevoro. “La oldulo kiun vi vidis hodiaŭ en mia studio estas Barono Haŭsberg. Li estas bona amiko mia, aĉetis ĉiujn miajn pentraĵojn kotopo, kaj antaŭ monato komisiis al mi pentraĵon de li kiel almozulo. Kion mi aldonu? Estas fantazio de milionulo! Kaj mi devas diri ke li aspektis splenda en siaj ĉifonoj, aŭ ĉu mi diru en miaj ĉifonoj; estis malnova kompleto kiun mi akiris en Hispanujo!”

“Barono Haŭsberg!” kriis Hugĉo, “Ho ve! Mi donis al li ormoneron!” kaj li sinkis en brakseĝon tute konsternita.

“Donis al li ormoneron!” kriis Trevoro, kaj laŭte ekridis. “Nu mia kara knabo, vi neniam revidos ĝin. Lia metio estas la mono de la aliaj.”

“Eble vi estus informinta min, Alano! paŭtis Hugĉo, “ke mi ne tiel arlekenu.”

“Nu, unue Hugĉo,” diris Trevoro, “neniam venis al mia kapo ke vi ĉirkaŭirus disdoni almozon tiel malprudente. Mi povas kompreni se vi kisus belan modelon, sed doni ormoneron al malbelan –per Jovo, ne! Krome, fakto estas ke mi ne ricevis gastojn hodiaŭ; kaj kiam vi eniris mi ne sciis ĉu ĝenus al Haŭsberg mencii lian nomon. Vi scias ke li ne estis laŭrange vestita.”

“Kian sentaŭgulon li devas taksi min!” diris Hugĉo.

“Tute ne. Li estis en ege bona humoro post via foriro; li ridklukadis al si mem frotante siajn maljunajn sulkigitajn manojn. Mi ne povis malkovri kial li tiom interesiĝis pri viaj aferoj; sed nun mi komprenas ĉion. Li certe investos vian ormoneron Hugĉo kaj pagos al vi interezon ĉiuj ses monatoj, kaj havos rakontindan anekdoton por post-vespermanĝo.”

“Mi estas malfeliĉulo,” grumblis Hugĉo. “Plejbone mi enlitiĝos; kaj mia kara Alano, vi ne devas rakonti tion al iu ajn. Mi ne aŭdacus montri mian vizaĝon en la societo.

“Sensencaĵo! vi meritas la plej altan krediton pro via filantropia spirito. Kaj ne forkuru. Prenu alian cigaredon, kaj vi rajtas paroli pri Laŭra tiom, kiom vi volas.”

Tamen, Hugĉo ne restis, sed piediris hejmen malfeliĉe, dum Alano Trevoro ridegis senkontrole.

Venontmatene, dum li matenmanĝis, la servisto portis supren al li karteton, sur kiu estis skribita, “Monsieur Gustave Naudin de la part de M. le Baron Hausberg” Mi supozas ke li venis por postuli pardonpeton,” diris Hugĉo al si mem; kaj ordonis la serviston enirigi la vizitanton supren.

Maljuna sinjoro kun oraj okulvitroj kaj griza hararo eniris la ĉambron, kaj diris, kun leĝera franca akĉento, “Ĉu mi havas la honoron alparoli Monsieur Erskine?”

Hugĉo klinis sin.

“Mi venas de Barono Haŭsberg,” li daŭrigis. “La Barono—”

“Mi petas vin sinjoro, ke vi ofertu al li mian plej sinceran pardonpeton,” balbutis Hugĉo.

“La Barono,” diris la maljuna sinjoro ridete, “komisiis al mi porti tiun leteron al vi”; kaj li eltenis fermitan koverton.

Sur la ekstero estis skribita, “Nuptodonaco al Hugo Erskine kaj Laŭra Merton, de maljuna almozulo,” kaj ene estis ĉeko por dek mil pundoj.

En la geedziĝfesto Alano Trevoro estis la nuptoatestanto, kaj la Barono solene paroladis ĉe la nupta matenmanĝo.

“Milionulaj modeloj,” rimarkis Alano, “estas sufiĉe raraj; sed per Jovo, modelaj milionuloj eĉ pli!”

[ Trovite je: originala aldono ]